Pri

Esperanto-Movado en Sichuan, ekde 1916

“se vi malesperiĝas iam,memoru ke la Kristanismo komencis kun pli malgranda grupo… sed laste ili venkis, etendiĝis ĉie en la mondo… kaj vi venkos, ĉar la ideo estas tre justa!

- D-ro Fidel Castro, eks-prezidanto de Kubo

En ĉina Esperanto-Movado, Sichuan kaj Chengdu havas sian gloran historion. Ĝis nun Sichuan kaj Chengdu estas unu el la plej aktivaj regionoj en ĉina Esperanto-Movado.

En 1916 troviĝis Chengdu-a Esperanta Klubo en Chengdu. En 1944 fondiĝis Chengdu-a Esperanto-Asocio, kaj Eltunko estis ĝia prezidanto. Tiam Chengdu-a Esperanto-Asocio faris esperantan ekspozicion kaj kurson ktp. Tiuj veteranaj esperantistoj klopodis en tiamaj malfacilaj jaroj kaj faris neforgeseblan kontribuon. Multaj ĉefaj fortoj iris al Pekino kaj aliaj lokoj de Ĉinio el Sichuan, ekzemple famaj veteranaj esperantistoj Velon Fon, Honfan, Laŭlum, Zhang Zai ktp. Kaj samtempe, multaj esperantistoj en Sichuan faris neprofiteman kontribuon kaj antaŭenpuŝis Sichuan-an Esperanto-movadon.

Okaze de la 34-a datreveno de la Nacia Tago de Ĉinio, Sichuan-a Esperanto-Asocio fondiĝis en la 2-a de oktobro, 1983. La fondiĝo de la asocio estas nova deirpunkto. Ĝi unuiĝis kaj interligis kun esperantistoj en kelkaj lokoj de Sichuan. Kaj post mallonga tempo fondiĝis la asocioj en Mianyang, Neijiang, Wanxian ktp.

(comments disabled)