Refoje Iri al Nankino

En la 3-a de decembro mi kaj aliaj tri junuloj flugis al Nankino portopreni la 8-an Ĉinan Kongreson de Esperanto.

Nankino estas fama ĉefurbo de antikva Ĉinio. La reĝo de dek dinastioj en ĉina historio starigis sian ĉefurbon en Nankino. Nun Nankino estas la fama turisma urbo en Ĉinio. Antaŭ pli ol dek jaroj mi vojaĝis en Nankino. Ĝis nun en mia memoro troviĝas tiuj pejzaĝoj, ekz. Sun Jatsen Maŭzoleo, Mochou-lago kaj aliaj.

Post du horoj ni atingis en Nankina Flughaveno, kaj ĉirkaŭ unu horo poste, ni atingis en la Kongresejo. Ho, mia kongresa vivo komenciĝis…

Novaj kaj malnovaj amikoj. Renkontiĝo. Brakumiĝo. Ĉiuj salutis unu la alian.

Reveninte en Chengdu, mi ofte pensas, kio estas la plej profunda impreso, kiun la Kongreso donis al mi? Kongresa temo aŭ diskuto en la Kongreso? Ne, tute ne! La plej profunda impreso estas la drinkuma renkontiĝo, ke ĉiuj drinkis ĝis profunda nokto. Multajn vortojn ni volis diri, multajn vidpunktojn ni volis interparoli. Tiel, vi povas imagi, en ĉi tiu altira cirkonstanco, en ĉi tiu intima renkontiĝo, ĉu la unu botelo da alkoholaĵo estas sufiĉa? Do du boteloj da alkoholaĵo? En Ĉinio la proverbo diras, ke mil tostoj da alkoholaĵo estas tro malmultaj por intimaj amikoj. Ĉu ne? Ho, ho… Tostu daŭre!

Kongreso dum tri tagoj estis mallonga. Ni devis adiaŭi, kiam ni ankoraŭ volas diri multajn vortojn. Ni devis disigi, kiam mi ankoraŭ volas premi viajn manojn.

Bedaŭrinde? Ho, jes, sed iomete!

Bondeziro? Ho, jes, jes, multe!

verkita de Zhang Ping

 

Comments

No comments so far.

  • Leave a Reply
     
    Your gravatar
    Your Name