La Renkontiĝo kun lia sinjora moŝto Li
— Laǔlum ĉeestis en senkrokodila posttagmeza teo de SEA
Sabate. La 4-an de julio, 2009.
Nun estas la 1-a kaj duono posttagmeze, sidiĝante en Dongfang Tetrinkejo ni atendas alvenon de iu grava persono.
Pro rara pluvo la varmega vetero de julio tuj mildis en Chengdu. En la korto de la tetrinkejo la verdaj lianoj grimpis supren sur la tegmento. Jen, bombuaj seĝoj kun malnova modo, la ruĝaj tabloj kun deskvamiĝinta farbo, la tasoj kun blua kaj blanka porcelano… Ŝajne en la korto troviĝas malnovmoda gramofono. La falanta pluvakvo el la tegmentrondo muzikas: ding-dong-ding-dong-ding. Ekstere estis la milda venteto kaj la malvarmeta pluveto, en la aero flirtas amaso da malvigleco kaj komforteco, mi sidiĝis interne same kiel mi atendis prezenton de movbilda filmo dum infaneco en la hejmo de mia avo. Sed hodiaǔ, mi ne atendas la amatan movbildan filmon, sed afablan avon.
Antaǔ kvin horoj…
Je la 9-a kaj duono antaǔtagmeze, mi subite vekiĝis el profunda dormo. Kutime mi prenis mian poŝtelefonilon kaj vidis unu nelegitan mesaĝon. Chigo diris al mi, ke lia sinjora moŝto Li ĉeestos al nia tekunsido en Dongfang Tetrinkejo posttagmeze! Ha!!! Mi petas pardonon, ke mi povas esprimi mian fortan emocion nur per tri krisignoj! La nomo de lia sinjora moŝto Li estas tiel fama, mi sciis lian grandan nomon antaǔ tre longa tempo. Kaj hodiaǔ mi havos okazon konatiĝi kun la vera persono. Tro bonege! Ho, mi devas trankviliĝi!
Antaǔ unu tago…
Post tagmezo estis trankvile, sed sufoke varme. Klinante sur la tablo, mi ne povis meti mian atendon al mia tasko. Kiam mi intencis elŝalti mian komputilon por legi libron, subite mi vidis QQ-mesaĝon sur la ekrano: lia sinjora moŝto Li venos al Chengdu! Kiu li estas? Mi sekve serĉis per la retejo google, kaj mi legis ĉi tiun enhavon:
En 1923 s-ro Li Shijun (Laǔlum) naskiĝis en Anguo, Hebei provinco. Li estas membro de Esperanta Akademio kaj fama tradukisto de Ĉina Fremdlingva Buroo. Li profesoriĝis en kelkaj famaj universitatoj. En 2003, li estis akiranto de la unuagrada premio Grabowski. Ĝisnun li aĝas 86 jarojn. Li estas gravulo kaj eminentulo en ĉina esperantujo. Estas interese, ke li iam ftiziĝis, kaj li ankoraǔ vivas pro Esperanto. Tio eble estas unu el la kaǔzoj, ke li sukcesas, laǔ mia opinio.
Hupsonoro retiris min al la realo…
La aǔto atingis. La aǔtpordo malrapide malfermiĝis, kaj mia koro eksaltis: lia sinjora moŝto Li venas!
Laǔlum estis vigla, kaj li interparolis kun ni per flua Esperanto. Li estis tre ĝoja pro niaj junaj vizaĝoj. Post nia memprezentado, li ekmenciis nuntempan disvolvan situacion pri Esperanto. Li diris al ni, ke en la 40-aj jaroj pli ol 100 homoj lernis Esperanton en la kurso gvidita de Eltunko, kaj hodiaǔ nur pli ol 10 homoj ĉeestas nian salonon de Esperanto. Tiam, al ili mankis la legaĵoj, kaj nuntempe ni havas multnombron da libroj, muzikaĵoj, DVD-oj, eĉ interreto. Ni scias, ke la fincelo de lingvolerno estas interkomuniki. En tiama tempo, la lernantoj estis multaj, sed la uzantoj estis malmultaj. Eĉ li mem ne povis babili kun la aliaj en Esperanto, sed nun nia amaso povas interbabili en Esperanto.
Kun forta sento, Laǔlum diris al ni unu ĉinan proverbon: Forto estas neŝparebla. Per tiu proverbo li volis komprenigi nin, kiel ni lernas Esperanton. Li montris al ni lian taglibron, ke li persistas skribi ion pri ĉiutaga vivo per Esperanto ĉiutage. Li diris al ni, ke li tradukis longpoemon Ashima sur la malnova biciklo. Tiam li bicikle iris al la laboro kaj revenis de sia laboro dum 2 horoj. La tempo vane pasis, se li ne uzis la 2 horojn por traduko, li diris. Traduko estas ĉi tia, lernado estas ĉi tia , kaj la penso ankaǔ estas ĉi tia. Pere de tiu ĉi proverbo Laǔlum diris al ni, ke tio ĉi estas kial li persiste lernas Esperanton eĉ en sia 86 aĝoj.
Jam pasis tri horoj…
Laǔlum ĝoje kaj gaje interparolis kun ni. Sed morgaǔ matene li ekveturos al Jiuzhaigou, do li ne povis ne adiaǔi nin.
raportita de Sonĝo

Comments
No comments so far.