E-Klasoj en mezlernejo, inaŭgure je la 20-a, junio
Junlian Mezlernejo emfazas lingvan nevelon de lernantoj, ĉiame fortigas siajn interesiĝojn pri fremdlingvo ĉiumaniere. Posttagmeze la 20-an de junio, organizite de Junlian-a Ligo de Komunisma Junularo, la 1-a “Prelego pri Esperanto” okazis en la 3-a multmedia ĉambro en la 4-a instrudomego. La ĝenerala sekretario de Junlian-a Ligo de Socialaj Sciencaj Rondoj kaj la vic-prezidanto de Junlian-a Ligo de Kultura kaj Arta Rondo, Sro. Xiong Xuejiang, , prezidis la prelegon, kaj e-isto Wang Cheng, Vic-profesoro de Junlian-a Oficejo de Veterinaraĵo, prelegis pere de tri demandoj pri “Kio estas Esperanto”, “La utileco de Esperanto” kaj “Kiel eklernas Esperanton bone” kaj enhave statuo de e-movado en Sichuan, Chongqing kaj Ĉinio, eĉ la diferenco inter Esperanto kaj la angla. 48 eminentaj lernantoj el la unua jaro ĉeestis la prelegon. Srino Chen Fang, ĝenerala sekretario de komunisma junularo, diris al la lernantoj, la lernejo jam enhavis la Esperanto-prelegojn kiel gravaj aktivaloj, la prelegoj okazos regulare. Al la lernantoj mankas lernaĵoj nuntempe.
Laŭ opinio de Sro Long Zhang, la ĝenerala sekretario de Sichuan-a Esperanto-Asocio (SEA) , estas malofte ke e-prelegoj okazas en lernejoj en Sichuan. Junlian Mezlernejo ja bone pioniris kiel bona modelo el la vastaj lernejoj en Sichuan, do SEA tutpove subtenos la mezlernejo plue.
el la raporto de Junlian-a Ligo de Socialaj Sciencaj Rondoj , esperantigita de Zhang Long

Comments
No comments so far.