En la 3-a de decembro mi kaj aliaj tri junuloj flugis al Nankino portopreni la 8-an Ĉinan Kongreson de Esperanto.
Nankino estas fama ĉefurbo de antikva Ĉinio. La reĝo de dek dinastioj en ĉina historio starigis sian ĉefurbon en Nankino. Nun Nankino estas la fama turisma urbo en Ĉinio. Antaŭ pli ol dek jaroj mi vojaĝis en Nankino. Ĝis nun en mia memoro troviĝas tiuj pejzaĝoj, ekz. Sun Jatsen Maŭzoleo, Mochou-lago kaj aliaj.
Post du horoj ni atingis en Nankina Flughaveno, kaj ĉirkaŭ unu horo poste, ni atingis en la Kongresejo. Ho, mia kongresa vivo komenciĝis…
— Laǔlum ĉeestis en senkrokodila posttagmeza teo de SEA
Sabate. La 4-an de julio, 2009.
Nun estas la 1-a kaj duono posttagmeze, sidiĝante en Dongfang Tetrinkejo ni atendas alvenon de iu grava persono.
Pro rara pluvo la varmega vetero de julio tuj mildis en Chengdu. En la korto de la tetrinkejo la verdaj lianoj grimpis supren sur la tegmento. Jen, bombuaj seĝoj kun malnova modo, la ruĝaj tabloj kun deskvamiĝinta farbo, la tasoj kun blua kaj blanka porcelano… Ŝajne en la korto troviĝas malnovmoda gramofono. La falanta pluvakvo el la tegmentrondo muzikas: ding-dong-ding-dong-ding. Ekstere estis la milda venteto kaj la malvarmeta pluveto, en la aero flirtas amaso da malvigleco kaj komforteco, mi sidiĝis interne same kiel mi atendis prezenton de movbilda filmo dum infaneco en la hejmo de mia avo. Sed hodiaǔ, mi ne atendas la amatan movbildan filmon, sed afablan avon.
Junlian Mezlernejo emfazas lingvan nevelon de lernantoj, ĉiame fortigas siajn interesiĝojn pri fremdlingvo ĉiumaniere. Posttagmeze la 20-an de junio, organizite de Junlian-a Ligo de Komunisma Junularo, la 1-a “Prelego pri Esperanto” okazis en la 3-a multmedia ĉambro en la 4-a instrudomego. La ĝenerala sekretario de Junlian-a Ligo de Socialaj Sciencaj Rondoj kaj la vic-prezidanto de Junlian-a Ligo de Kultura kaj Arta Rondo, Sro. Xiong Xuejiang, , prezidis la prelegon, kaj e-isto Wang Cheng, Vic-profesoro de Junlian-a Oficejo de Veterinaraĵo, prelegis pere de tri demandoj pri “Kio estas Esperanto”, “La utileco de Esperanto” kaj “Kiel eklernas Esperanton bone” kaj enhave statuo de e-movado en Sichuan, Chongqing kaj Ĉinio, eĉ la diferenco inter Esperanto kaj la angla. 48 eminentaj lernantoj el la unua jaro ĉeestis la prelegon. Srino Chen Fang, ĝenerala sekretario de komunisma junularo, diris al la lernantoj, la lernejo jam enhavis la Esperanto-prelegojn kiel gravaj aktivaloj, la prelegoj okazos regulare. Al la lernantoj mankas lernaĵoj nuntempe.
El tefloro.cn
La 16-an de junio okazis en la rusa urbo Jekaterinburgo la unua pintkunveno de Brazilo, Rusio, Hinda Unio kaj Ĉinio. Tiuj kvar landoj intencas kunlabori pli intense kaj elpaŝi kune en la monda politiko. En Jekaterinburgo, kie la ĉefa temo estis la nuna ekonomia krizo de la mondo, renkontiĝis la ŝtatestroj Dmitrij Medvedev el Rusio, Luiz Inacio Lula da Silva el Brazilo kaj Hu Jintao el Ĉinio, kaj la barata ĉefministro Manmohan Singh.

